09 August 2007

Kanto de l'ventoj -SIGURD AGRELL


Kanto de l' ventoj

For super mar', moviganta la ondon,
Super la ter' en bruanta vojaĝ'!
Nin jam ekvokas eksteren en mondon
Reĝo matena kun roza vizaĝ'.


For al bluanta,
Onda la mar'!
For al bruanta,
Verda l' arbar'!


Homoj kaj bestoj en tera la ĉelo
Aŭdas kun tim' je ventega la kri'.
Ni en liber' ĝis l' arkaĵ' de l' ĉielo
Flugas kaj venas sciige de ĝi.

SIGURD AGRELL


pliajn poemojn sur la retejo http://www.algonet.se/~inko/agrell/

15 July 2007

poemeto

Silento...
marsxanta laux la lekema sxaumo

marbordo, profilo,
linio kaj limo...

Tero -oceano , songxo -realo
mi revas, memoras pasinton- estontecon
nun...kie mi estas kaj kie mi iras?
maria c. de armas

14 June 2007

Waldemar Lipowicz

Mia kara amiko Waldemar Lipowicz fine realigis sian revon eldoni libron kun poemoj..tiom da jaroj kaj jen sia frukto...El Songxoj Haltitaj...mi esperas legi gxin baldaux kaj gxui la grandan sentemon de cxitiu especiala Homo...Princo...Mi brakumas vin forte...

23 April 2007

NEWELL- Rugxa Tramo

La ruĝa tramo aŭ: Printempo en Londono
de L. N. NEWELL -en Dekdu poetoj, p. 76

Ho svingiĝanta tram', ruĝega krio
Ardanta sur printempa mola sino
De l' ŝaŭmaj arboj; ŝtala geranio

Rimanta kun la lip' de stratanino
(Papavo de l' pavimo), vi ŝoviras
Tra bluaj retoj de la gazolino

Kantante ĉefarion, kiu ŝiras
L' obtuzan tondron rondan de l' sonato
Trafika; onda kontrapunkt' deliras

Kaj ŝprucas sur krutaĵon de l' murplato
-- Bruoceano sur la granda vojo,
Flueta flustro en la fora strato.

Hundinon ĉasas hund' kun ama bojo;
En ombra parko, pro ŝaŭmanta juno,
Virinon ĉasas vir' kun hunda ĝojo.

Duŝilingo pale pendas, kvazaŭ luno,
Solece super urb' ardanta forne;
Ĉielo ŝminkas sin per morta suno.

Al tramo, kiu palpebrumas dorme,
Najado kuras tra lampluma strio;
Taksioj malproksime krias morne.

21 March 2007

Poemo printempa pri koro-doloro de Tom KRISTENSEN

Poemo printempa pri koro-doloro de Tom KRISTENSEN
eldanigis Poul THORSEN

Kun la printempo ĉi-nokte forkuris
laca, cikatra de mi mia koro.
Troe mi uzis ĝin mismaniere
por la amoro, sovaĝo, doloro,
Vidu la lertan rimiĝon per koro-doloro!

Ĉe la vekiĝo en brusto juketis
rava malpleno, senkora ŝveliĝo.
Kuŝis mi kun aranea ridemo
sur la vizaĝ' en printempa heliĝo.
Vidu la lertan rimiĝon: ŝveliĝo-heliĝo!

Se ĉi-matenon printempan alvenos
al mia lito orhara in-ulo,
prenos mi ŝin en senkora feliĉo,
ĝenos neniam memora makulo.
Vidu la lertan rimiĝon: in-ulo-makulo!

Senemocie mi ridos kaj amos,
flustros, karesos, brakumos, kisigos,
sen emoci' kiel rimoj banalaj,
kiujn mi verse drivigas, disigos.
Vidu la lertan rimiĝon: kisigos-disigos!

Tamen mi scias: Revenos en majo
olda, cikatra al mi mia koro,
alta kaj kiel arbŝelo ŝirita,
fia diable pro am' kaj doloro.
Vidu la lertan rimiĝon per koro-doloro
-- denove!

20 March 2007

simplaj vortoj

vi estas

mia plagxo solecas
nur oceanon mi povas rigardi
dum horoj, tagoj, monatoj...bluo
blua horizonto, blua cxielo...bluas cxie.

cxio igxas tro same
kaj mia koro sekigxas
la vivo peze falas sur la sxultroj
sed mi tamen kapablas ankoraux senti...

mi trovis vin, stelo,
brila, vivanta inter multaj aliaj miloj da steloj,
mi sxatas rigardi kiel vi brilas,

ludi kun la revo ke mi povas tusxi vin,
kaj imagi ke iam mi povas esti pli proksima.

Mi kisos vin...
cxinokte noktas profunde
cxar vi ne cxeestas-

Mi kisos vin dolcxe,
per mielaj pauzoj la lipoj povas atingi la bildon
de via rideto ankoraux.

22 February 2007

La lamo kaj la laro

Iun tagon, cirko staris
en vilaĝo ĉe la maro.
Oldan lamon suferigis
terurega dentdoloro.
Ĝi manĝis malmolan grenon
kaj frakasis la molaron.
Super la cirko, flugetis
iu granda blanka laro.
Tristan ĝemon ĝi aŭdis
elvenantan de la cirko.
Ĝi proponis al la lamo
helpeton por resanigo.
Enfosante sian bekon
enen de l' buŝ' malfermita
de la lamo mirigita,
ĝi eltraktis la molaron.
Poste la lamo feliĉa
fariĝis tute dankema.
La moralo: Lamo, laro... La molaro...
Ĵeo - JOEL