08 February 2007

Norman Darlington- Hajko


tago de Brigid —
la bruo de siteloj
cxe sankta puto

Unua februaro estas la Tago de Brigid (gaele: Lá na Brídeoige). Gxirigardigxas kiel komenco de printempo, precipe en la kamparo.Tradicie, oni levas akvon el sankta Brigid-puto (ekzistas multaj), kajjxetas gxin sur agrojn kaj bestojn, por pliigi ilian fekundecon.
Amike Norman

partopreno

se iu emas partopreni en la blogo de la forumo bonvolu, sendi poemon aux kritikan komenton pri io rilate al literaturo al mia persona retadreso.
amike
Luno