27 April 2006

Jorge das Neves * Georgo das Neves


Al cxiuj, kiuj ama:
"Soneto de uma saudade noturna"


SONETO DE NOKTA SOPIRO

Rompita kor' pro tiom da pasio,
tiom da amo en la sama kor',
kor' amema, rompita, dimensio
de revema kor', de la kor' je flor' ...

Neniam plu la renkontigxo... Io
okazis sur la Tero, ne amor' !
Okazis amo! Amo, plu nenio,
rigardo sen la kiso, sen sapor'...

Saporo de sopiro, nur deliro
en mia koro trista kaj rompita;
sopiro sen saporo, nur sopiro!

Kial ne venas vi en la zefiro,
denove kaj denove, koro mita?
Ve! sopiro!... Saporo de deziro...


Jorge das Neves * Georgo das Neves

LL Je nokto de la 26-a de Aprilo 2006
Pentuvio amas pentuviinon...