22 February 2007

La lamo kaj la laro

Iun tagon, cirko staris
en vilaĝo ĉe la maro.
Oldan lamon suferigis
terurega dentdoloro.
Ĝi manĝis malmolan grenon
kaj frakasis la molaron.
Super la cirko, flugetis
iu granda blanka laro.
Tristan ĝemon ĝi aŭdis
elvenantan de la cirko.
Ĝi proponis al la lamo
helpeton por resanigo.
Enfosante sian bekon
enen de l' buŝ' malfermita
de la lamo mirigita,
ĝi eltraktis la molaron.
Poste la lamo feliĉa
fariĝis tute dankema.
La moralo: Lamo, laro... La molaro...
Ĵeo - JOEL

5 Comments:

At 5:52 pm, March 01, 2007, Blogger Ĵeo said...

Dankon Maria.
Mi fieras ke vi kusxis mian humoran vortludan poemon en via bona blogaro.
Samideane
Joel

 
At 9:34 pm, March 01, 2007, Blogger María - LUNO said...

dankon al vi pro la sugesto kaj la poemo mem...
cxu vi sxatus partopreni en la blogo kiel membro?
amike, LUNO

 
At 2:57 pm, March 30, 2010, Blogger L.eko said...

Dankon pro eblo ĝui agrablajn momentojn ĉe vi, kara LUNO.

Amikeme.

 
At 5:54 pm, March 30, 2010, Blogger Wel-brazilulo said...

This comment has been removed by the author.

 
At 9:58 pm, April 24, 2010, Blogger Wel-brazilulo said...

Ĵeo kaj María Luno,

Ankaŭ al mi agrablis legi vian poemon, kara Ĵeo. Fakte vortludojn tre interesaj vi faris per vortoj lamo, laro, moralo, molaro!
Dankon ankaŭ al Luno: el ŝia grupo ĉe Esperanto.com mi do venis ĉi-tien.

Amikeme,
Wel.

 

Post a Comment

<< Home