09 June 2006

Wouter Pilger- Mia Cxio



MIA CHIO
Wouter Pilger

Kara,
vi jam vidis chiujn stelojn
antau ol ech unu sputniko
enspacighis.
vi stelpintepikis mian noktan bruston.
la kosmo
estas kava.

Chi-nokte en songho
mi postkuris vin
sur la shtonaj strandoj
de la sudo.
vi estis havinda
kiel juna delfeno.
sur la shtonaj strandoj
mi postkuris vin
dum vi kushis apude.
plej apude, mia havinda.

Ne chiuj estas kia mi.
imagu!
la vojoj de liliputo
en brodbingnag
devas esti strangaj.
la birdo, kiu ekstere
kantas la sunon
ne kantas por mi
lau sama tono.

Kara,
mi scius tre bone
kion fari
se mi ne havus vin,
mia chio.
__________________________________________________