UNUECO- Andreas Kück

“Unueca estu Esperanto”,
pensas nia nova komencanto.
“Sed kial do ja trovas mi
kvar formojn de la vorto shi?”
Nur au kun h au kun chapelo,
lau Fundament', estu la celo.
Estas tamen shi kun ikso au apostrofo
por lingvo internacia ja katastrofo.
Esperanton forstrekas el listo
konfuzita ne-esperantisto:
“Unue interkonsentighu vi,
kiel vi skribas tiun vorton shi.
Kaj nur poste ja postulu vi
ke akceptu Esperanton mi.”
Andreas Kück