08 January 2007

Forgesi vin

Mi sentis ke cxio falis fulme...
la muroj cxirkaux mi, la fenestroj...la konscio.
La domo ne plu estis domo,
la steloj peze rompis mian pecon da mondo,
kaj mia oceana forto malapeis lante batanta
la nigran teron sekan de mia cxiutago.

Mi kredis ke la lumo malaperis kaj cxio igxis eternan nokton;
ne eblis plu spiri la dolcxan aeron de la tagoj
nek la dolcxan guston de via hauxto...

Kiam vi foriris, la morto de la sencoj frapis mian pordon.
Nun, manoj karesemas mian malgajan vizagxon,
novaj okuloj rigardas min pasxi en la sablo solece kaj vokas, petas min: estu mia insulo.

Se mi povus... se mi povus...forgesi la ombron lian...


Maria C. de Armas- luno