20 March 2007

simplaj vortoj

vi estas

mia plagxo solecas
nur oceanon mi povas rigardi
dum horoj, tagoj, monatoj...bluo
blua horizonto, blua cxielo...bluas cxie.

cxio igxas tro same
kaj mia koro sekigxas
la vivo peze falas sur la sxultroj
sed mi tamen kapablas ankoraux senti...

mi trovis vin, stelo,
brila, vivanta inter multaj aliaj miloj da steloj,
mi sxatas rigardi kiel vi brilas,

ludi kun la revo ke mi povas tusxi vin,
kaj imagi ke iam mi povas esti pli proksima.

Mi kisos vin...
cxinokte noktas profunde
cxar vi ne cxeestas-

Mi kisos vin dolcxe,
per mielaj pauzoj la lipoj povas atingi la bildon
de via rideto ankoraux.

2 Comments:

At 5:57 pm, March 30, 2010, Blogger Wel-brazilulo said...

This comment has been removed by the author.

 
At 5:59 pm, March 30, 2010, Blogger Wel-brazilulo said...

Tre bela poemo, María. Gratulon kaj sinceran dankon aperigante ĝin ĉi-tie. Ĝi igas nin pensi pri la belo de ĉiu ajn momento de nia vivo!

Amike,
Wel.

 

Post a Comment

<< Home