08 November 2006

Poemo Antverpeno-Lode Van De Velde

Antverpeno
trankvile songhas la vilagho,
luno lumigas la kampojn,
bovino estas stable
enlite oni amoras au dormas.

laute ronkas la urbego
lanternoj lumigas la stratojn
ebriuloj balbutas bufede
enlite oni amoras kaj pagas.

nokte mi promenas tra la urbo,
ghuas la konatan atmosferon
stelojn mi chi tie ja ne vidas,
sed la Skeldaj lumoj kompensas.
Lode Van de Velde