24 March 2006

FAZOJ: Hajko-Ciklo

moskita zumo
malantaux sxia kapo
estas novluno

luno tritaga
elbrilas alte por ni
silento laga
kasxigxas domo
de falantaj negxeroj
lunoduono

sub la lungxibo
li laboras ankoraux
unua skribo

virino juna
kusxas sur lia lito
plenlumo bruma

Donald Jacob UITVLUGT
La poemo partoprenis en la konkurso de la forumo 2005.


Kasxe

Kiel bele kasxi nian amoron
Meze de la maro profunda.

Kiom da viglaj ondoj :
Iroj kaj revenoj
inter la likva medio kaj la nudaj korpoj

La lipoj gustumas salitan sxultrojn
La haro igxas algoj
La manoj, la kruroj, la mamoj,
La ventro… igxas la mondo.

Maria C. de Armas