08 January 2007

Forgesi vin

Mi sentis ke cxio falis fulme...
la muroj cxirkaux mi, la fenestroj...la konscio.
La domo ne plu estis domo,
la steloj peze rompis mian pecon da mondo,
kaj mia oceana forto malapeis lante batanta
la nigran teron sekan de mia cxiutago.

Mi kredis ke la lumo malaperis kaj cxio igxis eternan nokton;
ne eblis plu spiri la dolcxan aeron de la tagoj
nek la dolcxan guston de via hauxto...

Kiam vi foriris, la morto de la sencoj frapis mian pordon.
Nun, manoj karesemas mian malgajan vizagxon,
novaj okuloj rigardas min pasxi en la sablo solece kaj vokas, petas min: estu mia insulo.

Se mi povus... se mi povus...forgesi la ombron lian...


Maria C. de Armas- luno

4 Comments:

At 10:53 am, January 21, 2007, Anonymous Anonymous said...

Kara samideanino!
Mi ĵus malkovris vian blogaron kaj dankas kaj gratulas al vi pro la agrablajn momentojn kiujn mi travivis pere de ĝi!
El komentoj de la 8-a kaj 9-a de novembro 2006, mi legas, ke vi havas problemojn kun la ĉapelitaj literoj; kaj en via lasta poemo, vi adoptis la "c+x"-sistemo; mi proponas al vi bonan solvon : kiam vi -espereble- legas "ĉ" sur via ekrano, kiel mi sur la mia, sciu, ke mi tajpis "c" kaj "x" kiuj aŭtomate fariĝas "ĉ" dank'al la "Esperantilo", kiun vi povas trovi kaj senpage elŝuti sur la ttt-ejo : http://www.xdobry.de/esperantoedit/
Helpoprete kaj dankeme al vi !

 
At 5:40 am, January 23, 2007, Blogger María said...

dankon pro via sugesto kaj helpo.
amike, LUNO

 
At 4:33 pm, January 25, 2007, Blogger Manuel said...

Saluton Luno!

Via poemarto estas aprezinda! Ĉu vi konsideris kontribui al nova "Beletra Almanako"?

http://www.liberafolio.org/2007/almanako
http://www.librejo.com/beletra-almanako/index.html

Mi esperas ke vi konsideros!

 
At 8:03 am, April 13, 2007, Anonymous Anonymous said...

Salutas la ombro, kiun vi estingis viavive!
Sed gxi plu ekzistas ankaux krom vi,sciu tion! Dume vi sxajne malamas min, mi ne malamas vin. Kial mi faru? Sen malamo la vivo estas pli agrabla.

Kore, la ombro!

 

Post a Comment

<< Home