18 October 2006

Biografio Eli Urbanova


Biografio: Poetino URBANOVÁ, Eli (Eliška) Cxehxio 1922.
Unu el la plej gravaj poetoj en Esperanto, lernis la lingvon en 1948 kaj komencis verki esperante en 1950.
Sxi estis membro de la Akademio de Esperanto Unu el la fondintoj de Esperantlingva Verkista Asocio en 1956. Akademiano 1986-95. Inter la plej famaj verkoj trovigxas : Nur tri koloroj (1960)
Hetajro dancas (aŭtobiografio 1995)...
Plia infomo cxe Vikipedio
http://eo.wikipedia.org/wiki/Eli_Urbanov%C3%A1

Ami
de Eli URBANOVÁ
el la libro Nur Tri Koloroj - Ed. Stafeto- La Laguna (Tenerifo)
afiŝita al la listo/forumo lunpoezio 2004.10.06;

Travivi amon freneze skuan,
danĝeran, krudan kaj detruan,
kiu ne timus eĉ mortigi!
Ekvivi forte! Ho, ami ree!
Perdiĝi tute, memperee
en sankta fajro de pasio!