09 October 2006

Kiam amo estingigxas- korektita



Mi pensas vin, nun,
nun mi pensas vin.
Mi repasxas la vojxojn
mi reflaras la aromojn
mi klopodas preni vian ombron
en nia kutima kafejo,
en nia lito,
la manoj tiam kunludemaj.

Mi pensas vin,
nun kaj post, pensi vin mi ne cxesas.
Sercxas en la urbo haron vian,
la sonon de via rido
meze de la popola amaso senkolora.
Kiel vi estingigxis? senripoze.

Via flamo dolcxa
karesema, longa...
kiel vi mortigis mian duonon?
Kiu mi estu nun? tiom sxirita.

Mi nudas, mi sidas, mi spektas sekundojn fali,
la dura trotuaro, la telefono tro muta.
La vivo ne plu batas ie,
vi scias...mi amas...cxu plia doloro?
Maria C. de Armas

3 Comments:

At 3:37 pm, October 17, 2006, Anonymous Anonymous said...

Tre bona blogo. Bonvole daurigu skribi belajn poemojn en tiu cxi blogo de vi.

 
At 5:37 pm, October 18, 2006, Blogger María said...

Dankon pro la komento. Sanon.

 
At 1:34 am, July 27, 2018, Blogger te12 said...

qzz0727
nike roshe one
moncler outlet
oakley sunglasses
coach factory outlet
canada goose outlet
mac makeup
burberry outlet
coach outlet
coach outlet online
ralph lauren pas cher

 

Post a Comment

<< Home