21 April 2006

Triopa Memo - Marjorie Boulton

Triopa Memo
Marjorie Boulton
.
Mi estas tri. La digna lektorino
kun krajon' kritika libron legas.
En nigra robo, pri la origino
de l' dramo primitiva ŝi prelegas.
......
Dume, en koro, primitiva dramo
okazas, ĉiam freŝa kaj terura;
sub nigra robo brulas nun pro amo
virino simpla en dezir' tortura.
.....
La lektorino pensas.
La virino baraktas, krias, nur angoron sentas.
Sed la Poet', per arta disciplino,
observas ilin ambaŭ, kaj komentas